December 29,2007
Deklaro de la Rajto por ke Tajvanio Aliĝu la Unuiĝintajn Naciojn
(tradukita de Pokugŭano Ĉjoĥo)
[ Tajvana Lingva Versio ]
[ Hakka Lingva Versio ]
[ Angla Lingva Versio ]
Al la membraj ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la popoloj kaj nacioj de la mondo kiuj amas justecon kaj pacon, kaj ĉiuj preĝejoj tutmondaj:
En la antaŭtago de la 59-a datreveno de "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" de la Unuiĝintaj Nacioj kaj en la spirito de nia "Deklaro de Homaj Rajtoj" en 1977 kaj nia "Konfeso de Fido" en 1985, ni deklaros:
Popoloj koloniitaj tutmonde estas ekzercinta la baza homa rajto de memdetermino ekde la fino de La Dua Mondmilito en 1945, tiel fariĝis sendependajn naciojn. La 23 miliono homoj de Tajvanio postrestas la escepton ke ilia maldeprenatebla rajto de ŝtatiĝo estas ignorita aŭ eĉ kontraŭita aktive de membraj ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Klare, la spirito de la "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" ne estas efektivigita tutmonde. Ĉi tiu evidenta malprefero estas maljusto kaj tuta invado de la homaj rajtoj de la Tajvanaj homoj.
Kvankam la Tajvanaj homoj estis sinsekve regita de eksterlandaj koloniaj potencoj, ili povis unuafoje elekti rekte prezidanton en demokrata procedo en 1996, kiu atingis senperfortan kaj pacan revolucion. Cetere, ili ankoraŭ povis kompletigi pacan transdonon de regado en 2000. Indiĝena Tajvana administro gvidata de la Demokrata Progresa Partio anstataŭigis la Ĉinan Naciistan (KMT) reĝimon, kiu estis efektiviginta ilia koloniisma regado ĉie en la Tajvanio multe jardeke per militema leĝo. Sekve de ĉi tiu ŝanĝo la Tajvanaj homoj nun esprimas fortan postulon aliĝi la Unuiĝintajn Naciojn per la nomo -- "Tajvanio (Taiwan)".
Tamen, Ĉinio, la superpotenco apuda okcidente Tajvanio, estas plurfoje praktikinta ĝia aperanta influo en la internacia komunumo atenci, subpremi, kaj izoli Tajvanion laŭ maniero kiu estas bestie preminta la Tajvanaj homoj kaj iliaj fundamentaj rajtoj. Malgraŭ estas afliktata kaj kolerigata de ĉi tiu descendo, ni kredas firme ke homaj rajtoj estas formulita de Dio kaj ke Tajvanio rajtas membriĝi en la Unuiĝintaj Nacioj, do ke la digno de la Tajvanaj homoj estos asertata de la internacia komunumo.
De ĉi tie ni faras solene ĉi tiu apelacii al la mondo. Ni konsilas forte ĉion aprobi kuraĝe la forgesatajn Tajvanajn homojn kaj malfermi la pordon al membreco de Unuiĝintaj Nacioj, do mano ĉe mano kune ni povos plibonigi justecon kaj pacon ĉie en la mondo.
"Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio." (Miĥa 6:8)
Benu Dio la Unuiĝintajn Naciojn, popolojn kaj preĝejojn tutmondajn. Amen.
La Ĝenerala Asembleo de la Presbiteriana Preĝejo en Tajvanio
Administristo: Ekleziulo Dro. Jakobo Kenguĉjongo Poanjo (subskribi)
Ĝenerala Sekretario: Ekleziulo Andreo Tekukjamo Tjunjo (subskribi)
7-a de Decembro, 2007



















